Jawaher bint Hamad Al Thani
Jawaher bint Hamad Al Thani | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sekvanto | Al-Anoud bint Mana Al Hajri vd | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1984 en Doho | ||||
Ŝtataneco | Kataro vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Hamad bin Suhaim Al Thani vd | ||||
Edz(in)o | Tamim bin Hamad Al Thani vd | ||||
Parencoj | Suhaim bin Hamad Al Thani (en) (avo) vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝejĥino Jawaher bint Hamad Al Thani [Ĝaŭaher bint Hamad Al Thani], plennome Jawaher bint Hamad bin Suhaim Al Thani (arabe جواهر بنت حمد بن سحيم, Ĝaŭāhir bint Ḥamad bin Suḥajm Āl Ṯānī) de Kataro (naskiĝis en 1984), apartenas al dinastio Al Thani per naskiĝo kaj geedziĝo. La 25-an de junio 2013, ŝia onklo, la emiro Hamad bin Ĥalifa Al Thani, sciigis antaŭ membroj de la reĝa familio kaj elstaraj personoj en la katara socio, sian volon abdiki favore al ŝia edzo kaj prakuzo Tamim.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jawaher bint Hamad Al Thani, naskita en Doho, Kataro, estas la filino de ŝejĥo Hamad bin Suhaim Al Thani (kiu estis senpostena ministro) kaj lia unua edzino, ŝejĥino Hessa bint Ahmad Al Thani, filino siavice de ŝejĥo Ahmad bin Saif Al Thani.
Ŝia nomo, Jawaher [Ĝaŭaher], aŭ Jawahir, tradukiĝas kiel "Juvelo".[2]
Ŝi edziniĝis kun sia prakuzo, ŝejĥo Tamim bin Hamad Al Thani (tiam Kronemiro de Kataro), en Palaco Al-Wajbah, Doho, la 8-an de januaro 2005.
Ili estas gepatroj de kvar infanoj:
- Al Mayassa bint Tamim Al Thani (naskiĝis la 15-an de januaro 2006 )
- Hamad ben Tamim Al Thani (naskiĝis la 20-an de oktobro 2008 )
- Aisha bint Tamim Al Thani (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 2010 )
- Jassim ben Tamim Al Thani (naskiĝis la 12-an de junio 2012 )
Sponsorado
[redakti | redakti fonton]- Ĉefa sponsoro de la Fondaĵo Hima.
- Sponsoro de la Projekto "La Birdo de Mia Lando".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ El emir de Catar abdica en su hijo, el jeque Tamim El Mundo 24/06/2013.
- ↑ Sheard. (2011) Llewellyn's Complete Book of Names: For Pagans, Witches, Wiccans, Druids, Heathens, Mages, Shamans and Independent Thinkers of All Sorts. Llewellyn Worldwide, p. 306. ISBN 0738723681.